La Estraro de UEA kaj la eldonejo John Benjamins lastatempe anoncis la
elekton de prof. D-ro Timothy Reagan kiel la nova ĉefredaktoro de la revuo
Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva
Planado). La revuo, kiun eldonas la konata lingvistika eldonejo John
Benjamins (Amsterdamo/Filadelfio), estas la organo de Centro de Esploro kaj
Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA.
D-ro Reagan estas internacie konata specialisto pri lingva politiko en
edukado kaj pri fremdlingva edukado. Li ankaŭ verkis librojn pri komparaj
neeŭropaj aliroj al klerigo. Li aparte interesiĝas pri gestolingvoj (pri
kiuj li abunde verkis), pri sudafrikaj lingvoj kaj pri planlingvoj. Li
scipovas Esperanton, ĉeestis kelkajn UK-ojn, kaj rolis kiel estrarano kaj
nun konsilanto de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. (Fonto:
Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 497, 2013-04-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=497#2