60 vizitantoj el 12 landoj ĉeestis la 38-an Malferman Tagon de la Centra
Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo, antaŭtage de la 105-a
datreveno de UEA. La ĉefpreleganto estis Kalle Kniivilä, profesia
ĵurnalisto kaj redaktoro de la populara retgazeto Libera Folio, kies 10-a
datreveno pasis nur kelkajn tagojn pli frue. Kalle Kniivilä faris du
prelegojn, titolitajn en demanda formo: Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri
Esperanto? kaj, kvazaŭ spegule, Kial esperantistoj interesiĝu pri
ĵurnalismo?
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 498, 2013-05-02) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=498#3