Ludoviko Zamenhof, kiu multan tempon de sia vivo pasigis ĉe la lumo de
kandeloj, vekiĝas sub la ruĝa ĉielo de matena krepusko. La suno, rapide
leviĝanta, malfermas antaŭ liaj okuloj mirindan pejzaĝon de la brazila
savano; la virga naturo en 360 gradoj da horizonto. La kreinto-Zamenhof
rigardas, el sia unika en la mondo monumento, direkte al la majesta Monto
Baleno, videbla detale en la kristale pura aero. Ĝi ne ŝajnas altega,
malgraŭ sia alteco de preskaŭ 1600 m., ĉar Bona Espero situas je 1300 m.
super la marnivelo. Sed sur la 14-a paralelo de la suda hemisfero. Jen la
sekreto de ĝia milda klimato, pro kiu la tuta regiono ŝuldas sian nomon
Alta Paradizo.
Bona Espero eniras la fazon de restrukturiĝo. Dum la pasintaj 55 jaroj
ĝia ĉefa celo estis edukado de infanoj kondamnitaj je analfabeteco. Dume
okazis en Brazilo granda progreso sur la kampo de edukado. Tio ebligas al
Bona Espero turni sian atenton al aliaj statutaj celoj. Venis la tempo
transformi ĝin en internacian Esperantan Kulturcentron. Bona Espero ne
intencas rezigni pri infanoj, ĉar sen ili ĝi ne estas imagebla. Sed oni
prenas malgrandulojn de 5 ĝis 8 jaroj, kiuj estas pli efike edukeblaj.
Same neimagebla estas Bona Espero sen esperantistoj, sed nun oni ne devas
varbi volontulojn por longa estado, sed ĉiujn aliajn, kiuj volas fari
mallongan viziton.
La nova celo estas, ke Bona Espero fariĝu vivanta peco de Esperantujo. En
la tuta mondo ne ekzistas simila fenomeno. Jen la proprietaĵo de la
Esperanto-movado leĝe konfirmita, je surfaco de 10 kvadrataj kilometroj,
kun kompleta infrastrukturo kaj moderne ekipitaj konstruaĵoj, en la belega
naturo. Esperantistoj, venu decembre por ripozi en tiu mistera mondangulo.
Kaj festi Kristnaskon kune kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj en
1973, do ekzakte antaŭ 40 jaroj unuafoje metis siajn piedon sur la
promesitan teron... La festego estos ne-imagebla!
Pliaj informoj: Internacia Klubo”Esperantotur”- Internacia Centro pri
Kulturo kaj Turismo, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
Pollando, tel./fakso: (+48 52)3461151,
rete: esperanto-turismo ĉe
wp.pl