Dum la turisma semajno de la 6a ĝis 13a de julio, profesia ĉiĉerono
esperantista gvidos tuttagajn bus-ekskursojn al la Luar-kasteloj kaj
vidindaĵoj de la regiono Anĵuo.
Esp-kurseto okazos poste. Restas ankoraŭ 1 semajno por profiti redukton
de 10 % por tiu semajno. Detaloj en http://gresillon.org/s1 -- aliĝilo en
http://gresillon.org/alighos
La kompleta SOMERA programo de la 6a de julio ĝis la 17a de aŭgusto
proponas Art-amatoran semajnon, Alternativan MOJOSEJOn, Festan semajnon por
infanoj kaj familioj, kaj Teatran semajnon kun profesia aktoro
esperantista. Vidu la resumon de la somera programo en http://gresillon.org/somero
Redukto de 10 % validas por aliĝo almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco
de via restado
Maison Culturelle de l'Espéranto
Château de Grésillon
Saint-Martin d'Arcé
49150 Baugé en Anjou
France
+33-2 41 89 10 34
kastelo ĉe gresillon.org
http://www.gresillon.org