La 36a Kataluna Kongreso de Esperanto estos ankaŭ la 1a Okcitana Kongreso
de Esperanto. Kunorganizata de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) kaj la
Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), pluraj okcitanoj
partoprenos, pro proksimo kaj pro intereso. Elstaras la partopreno de la
lingvisto Jacme Taupiac kaj la verkisto kaj muzikisto Joan-Marc Leclercq
(JoMo). Konfirmis sian partoprenon ankaŭ Uwe-Joachim Moritz, honora
prezidanto de IKEL.
La kongreso okazos en urbeto Salardú, en Valo Aran, eta teritorio
okcitanlingva ene de la hispana ŝtato, kaj ĝia ĉefa temo estos la
okcitana lingvo kaj kulturo, Okcitanio kaj la perversaj metodoj mortigi
lingvojn.
Arano ankaŭ proponas kulturajn kaj naturajn ekskursojn, en tre bela loko.
Pliaj informoj kaj aliĝoj ĉe: http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php
Ĝis baldaŭ / Adishatz!
Farri