Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj
kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj
fakajn esprimojn.
Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi
kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu
tereno.
Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de
teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj
teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp.
Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la
Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári
Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ
skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj,
revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj
helpantoj, kunlaborintoj!
Ni invitas ankaŭ vin kunlabori! Kun sincera danko ni akceptas vian
kunlaboron ĉu per pretaj materialoj, ĉu per informo pri ilia trov-loko,
aŭ per ajna alia maniero.
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/steb/
Fonto: L.S. / Ret-Info