La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj prelegoj pri tre
malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ filmoj estis
realigitaj de Francisco L. Veuthey.
Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof.
Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la
26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la
Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu
literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj
lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan
diskuton kaj daŭras 56 minutojn.
La alia filmo, Serĉado de ekstertera inteligenteco, estas registraĵo de
la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato de
la 86-a UK en Kopenhago en 2011. Wandel prezentas metodojn kaj aparatojn
uzatajn por malkovri vivon kaj civilizaciojn ekster la Tero. Tiu fascina
sed ĝis nun senrezulta serĉado komenciĝis en 1960, kiam la
radioastronomo Frank Drake ekprovis kapti inteligentecajn signalojn el
aliaj steloj per radioteleskopo. La filmo daŭras 47 minutojn. (Fonto:
Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 492, 2013-03-21) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=492#1