Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 354 (2013-05-04)
Riskumu kaj gajnu

Meze de aprilo 2013 la porinstruista portalo http://www.edukado.net lanĉis retan kvizludon RISKO.

Jam la nomo sugestas, ke ne sufiĉas nur koni niajn lingvon, historion kaj kulturon, sed por sukcese "riskumi" necesas ankaŭ iom da strategio kaj bonŝanco.

Ĉiun tagon la ludantoj ricevas maksimume tri demandojn pri Esperanto: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Kompreneble la programo al ĉiu ludanto lotumas aliajn demandojn, do la bonŝancoj varias de tago al tago. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. Se oni respondos bone la trian demandon la poentoj duobliĝos, sed se oni respondos malĝuste oni perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago! Necesas respondi la demandojn ene de indikita tempolimo.

La poentoj sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato la ganintoj povas elekti el la proponitaj premioj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro. http://www.edukado.net/adminejo/risko/premioj

La ludon elpensis Katalin Kovats, la redaktoro de la retejo, kaj la 1200 diversajn demandojn kolektis kaj enretigis ŝi mem kaj la dana kolego Mogens Rude Andersen.

Pere de la ludo la paĝaro celis ne nur ludon kun valoraj premioj, sed ĉefe klerigan agadon, ja ĉiun nokton, fine de la koncerna ludtago ĉiu ludanto, kiu tion abonis, ricevas retmesaĝon pri siaj poentoj kaj la tiun tagon nesciitaj demandoj, kun la ĝustaj respondoj.

RISKO funkcios kontinue, tra monatoj kaj jaroj, kaj la redaktoro esperas grandnombran partoprenon.

En majo komenciĝos nova lud-monao kun novaj ŝancoj. Jam nun valoras elprovi la ludon por akiri spertojn.

Rekta ligo: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026