La bavara mezepoka urbeto Nördlingen (denove) bonvenigas vin! Komforta
domo, simpatiaj mastroj kaj bonaj manĝoj garantias sukcesan kaj
etosoplenan restadon. La urbo kun komplete konservita urba muro kaj la bele
restaŭrita centro invitas al promenoj kaj senstreĉiĝo. Enkadre de IF
okazos la 6-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU
vi legu raportojn en 'revuo esperanto' aŭ en nia IF-paĝaro.
Karaj, dum 30 jaroj ni ofertis al vi renoman kaj allogan seminarion.
Evidente nun indas pensi al ĝia fino: en 2013 ni invitas vin al nia
jubilea kaj adiaŭa IF. Dum multaj jaroj, tradicie dum jarfino, okazis du
paralelaj aranĝoj, IF kaj IS, kun malsamaj celgrupoj. Ekde kelka tempo
aldoniĝis aliaj renkontiĝoj, intertempe nun kvar en Germanio, tri kun
samaj celgrupoj; ĉu la multiĝo de aranĝoj kaŭzis la malkreskon de IF,
ĉu nia koncepto elmodiĝis? Ni adiaŭas la tradicion de Internacia
Festivalo kaj elkore bonvenigas vin al la jubilea kaj lasta IF! Festu kaj
tostu kun ni!
HDP / Hans-Dieter Platz, (organizanto)
Vizitu nin en Interreto: http://www.internacia-festivalo.de