Vi eble jam aliĝis al la ĉi-jara IJS, sed ankaŭ eblas, ke vi ne jam
decidis pri tio aŭ ne aŭdis persone pri la aranĝo. Tiukaze ni ŝatus
inviti vin al la Internacia Junulara Semajno (1-a kaj 8-a de aŭgusto,
Hungario). Por esti en la unua, favorpreza periodo: aliĝu ĝis la 30a de
aprilo! ;-)
- Kial? Ejo ĉe lagobordo (ofta plaĝumo!), koncerto de Inicialoj d. c.
(http://initialsdc.net/), tuttaga
ekskurso al urbo fama pro historio kaj vinoj, la plej mojosa gufujo de
Esperantujo, interesaj diskutrondoj kaj utilaj trejnadoj, vigla diskejo,
freneza akvobatalo... Aldone, karavano iros de IJS al FESTO [junulara
muzika festivalo en Belgio].
- Kiel? Aliĝilo kaj pliaj informoj ĉe http://ijs.hu/eo/. Ne hezitu, aliĝu! ;-)
Elkore invitas kaj amike salutas vin: la organizanta teamo