Antaŭ la kongreso de IFEF/UFE en Artigues apud Bordozo (Francio), estas
bona okazo por viziti proksiman regionon Alt-Puatuo.
La esperanta kulturcentro Kvinpetalo en Bouresse organizas viziton de la
regiono. Gvidos la vizitojn en Esperanto profesia ĉiĉeronino kaj sperta
esperantisto.
Aprilo 29a - Majo 3a : Malkovri la regionon Alt-Puatuon – historion kaj
naturon, kun Catherine Kremer kaj Brian Moon
Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je vidindaĵoj, ĉu naturaj ĉu
homkreitaj. Dum tiu ĉi semajno ni proponos programon kun promenoj en la
naturo kaj kulturaj ekskursoj al vidindaĵoj konataj kaj malpli konataj je
mallonga distanco de Bouresse. Iujn el la vizitoj gvidos Catherine Kremer,
kiu estas profesia ĉiĉerono.
Restadkostoj ekde dimanĉo vespere (inkluzive vespermanĝon) la 28an de
aprilo ĝis inkluzive la matenmanĝon de sabato la 4an de majo: 200 eŭroj.
Eblas parta partopreno, kontaktu nin por detaloj.
Retadreso : informoj @
kvinpetalo.org (forigu la spacojn)
Telefono: (+) 33 (0) 549 034 314
Retpaĝaro: http://kvinpetalo.org/spip.php?rubrique2