Per tiu ĉi unua numero de 2013 ni inaŭguras la jubilean jarkolekton de
Kontakto. Antaŭ 50 jaroj, en 1963, nia kara revuo naskiĝis. Por tiu ĉi
jubileo, ni planis kaj sukcesis realigi kelkajn novaĵojn. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2013/03/la-mistera-lingvo-de-la-okulistoj.html
La nur-reta aboneblo estas eksperimento okaze de la jubileo de Kontakto.
Depende de la spertoj oni decidos pri ĝia eventuala daŭrigo.
Abonilo por la revuoj de UEA/TEJO: http://www.uea.org/alighoj/revu_abon.php
Ankaŭ la revuo Esperanto de UEA estas ricevebla nur-rete sen ĝia presita
eldono, se oni pagas la kotizon de Membro kun Jarlibro aŭ tiun de Membro
kun Gvidlibro.
Reta membroaliĝilo: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php