Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 351 (2013-04-13)
Invito al Frankfurt (Oder) 2013-05-01 – Ponta Festo

Mi invitas vin elkore al la jam tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1-a de majo 2013. Ĉikadre mi jam la kvinan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio.

La aranĝo okazos inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos tempon por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi devos resti ĉe la stando. Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de Odro kaj vi certe ne enuos.

Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel ponta lingvo dum ponta festo! Mi proponas la jam tradician alvenon inter 13:00 kaj 15:00 h.

Rilate al ebla tranoktado ĉirkaŭ la unua de majo en Frankfurto ĉe Odro bv. turni al mi e-poŝte.

Elkore kaj optimisme, Ronaldo

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio: http://www.esperanto.de/BB/

Ronald Schindler

e-poŝto: RonaldSchindler ĉe web.de

fakso: (0331) 275483415

La tekston vi ankaŭ povas trovi sub la adreso: http://de.scribd.com/doc/134480343/Ponta-Festo-2013-Invito

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026