Mi invitas vin elkore al la jam tradicia „Ponta Festo“ de la urbo
Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1-a de majo 2013. Ĉikadre mi jam la
kvinan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio
Berlin-Brandenburgio.
La aranĝo okazos inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la
urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto
(al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per
Esperanto-flago.
Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke
Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj,
do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos
la unusola esp-isto dum la festo.
Bedaŭrinde mi mem eble ne havos tempon por akompani vin dum via restado
en la urbo ĉar mi devos resti ĉe la stando. Tamen multe okazos dum tiu
ĉi tago ambaŭflanke de Odro kaj vi certe ne enuos.
Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel
ponta lingvo dum ponta festo! Mi proponas la jam tradician alvenon inter
13:00 kaj 15:00 h.
Rilate al ebla tranoktado ĉirkaŭ la unua de majo en Frankfurto ĉe Odro
bv. turni al mi e-poŝte.
Elkore kaj optimisme, Ronaldo
Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio: http://www.esperanto.de/BB/
Ronald Schindler
e-poŝto: RonaldSchindler ĉe
web.de
fakso: (0331) 275483415
La tekston vi ankaŭ povas trovi sub la adreso: http://de.scribd.com/doc/134480343/Ponta-Festo-2013-Invito