Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 351 (2013-04-13)
Kalle Kniivilä en la aprila Malferma Tago

Unu el la plej konataj esperantistaj ĵurnalistoj, Kalle Kniivilä, estos la ĉefgasto en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo. Kniivilä estis estrarano de UEA pri informado 1998-2001 kaj tiam redaktis la dokumenton Gvidlinioj por informado pri Esperanto, kiu aperas komence de la Jarlibro de UEA. Nuntempe li estas konata unuavice kiel redaktanto de la populara retbulteno Libera Folio, kiun li lanĉis en aprilo 2003.

Kniivilä faros en la tago du prelegojn. Unu el ili temas pri specifaĵoj de la Esperanta gazetaro, dum en la alia li parolos pri tio, kio en la fenomeno Esperanto povus interesi profesiajn ĵurnalistojn.

En la programo estos krome libroprezentoj kaj filmoj. Krom de specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj, kaj gajni premion en senpaga loterio. Kafo kaj teo, same senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 488, 2013-01-11) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=488#1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026