Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 351 (2013-04-13)
12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014

La 12-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de januaro 2014, vendredo ĝis vendredo en Saarbrücken, samtempe kaj samloke kun la 5-a NIS, la programo por junuloj.

Ĉi-foje NR denove estos multe pli proksima al Francio, ja fakte Saarbrücken estas landlima urbo...

Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando ĉi-foje pli proksimas. Ni do esperas, ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...

Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...

Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS...

Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo?

Do venu al la 12-a NR! Aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS,

por la organiza teamo de NR/NIS, Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026