La 12-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de
januaro 2014, vendredo ĝis vendredo en Saarbrücken, samtempe kaj samloke
kun la 5-a NIS, la programo por junuloj.
Ĉi-foje NR denove estos multe pli proksima al Francio, ja fakte
Saarbrücken estas landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando ĉi-foje pli proksimas. Ni do esperas,
ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter
Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...
Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS...
Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo?
Do venu al la 12-a NR! Aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS,
por la organiza teamo de NR/NIS, Lu Wunsch-Rolshoven