En la 1-a de novembro la nombro de Esperanto-frazoj ĉe Tatoeba.org atingis
200.000. Per tio Esperanto tenas la duan lokon post la angla lingvo, en kiu
ekzistas ĉ. 263.000 frazoj. Sekvas la japana, franca kaj germana lingvoj
kun po ĉ. 160.000 frazoj. http://tatoeba.org/epo/home
Unuflanke Tatoeba-kunlaborantoj ŝatas la defion traduki frazojn kaj
serĉi la plej bonan version en nia lingvo. Aliflanke eblas uzi la frazaron
por renkonti vortojn en kompletaj frazoj - supre estas serĉfunkcio, per
kiu eblas trovi frazojn kun iu vorto el ajna lingvo kaj la tradukon al
difinita alia lingvo.
Iom malgranda estas la kolekto de parolataj frazoj - ĝis nun ekzistas nur
trideko da ili, http://tatoeba.org/epo/sentences/with_audio/epo
Ĉu tie vi trovos vian defion?
Jen estas la grupo de Tatoebanoj ĉe Facebook: https://www.facebook.com/groups/129340017083187/
Multe pli vigla estas la ĉiutaga diskutado en multaj lingvoj inkluzive de
Esperanto en la forumo de la Tatoeba-retejo, http://tatoeba.org/epo/wall/index