La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kio signifas uzon
NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre
utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por
komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia
realigo estis nesimpla - ĝis nun...
Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la
enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj"
kaj "tre facilaj" vortoj.
La programo estis farita por helpi la verkadon de artikoloj por la revuo
Kontakto, sed kompreneble oni povas utiligi ĝin ankaŭ por siaj aliaj
verkoj.
"Facililo" estas uzebla ĉe la adreso: http://legoscia.github.com/facililo/
La menciita vortolisto de "tre oftaj vortoj" estas trovebla ĉe http://remush.be/tezauro/Kontakto.html
Fonto: Szilvási László / Ret-Info