En januaro TEJO anoncis kampanjon por ebligi al aktivuloj el la gastiga
lando de pasintjara IJK, partopreni la ĉi-jaran kongreson. Nun ni havas
ĉiujn informojn pri la rezultoj de la kampanjo, kaj tre ĝojas informi ke
sume ni sukcesis kolekti pli ol 3400 eŭrojn! Tio permesas al eĉ 3 homoj
la vojaĝon el Vjetnamio kaj la partoprenon. VEJO diskutis inter si kaj
elektis ke ĝuos tiun ĉi donacon Phượng (Flama) – prezidantino de
LKK, Thu (Helenjo) – LKK-anino, kaj Hoàn (Ĝojo) – helpantino en 97-a
UK kaj 68-a IJK.
Plej malavaraj kontribuoj venis el Nederlando (1080 eŭroj), Francio (730
eŭroj), Brazilo (460 eŭroj) kaj Germanio (400 eŭroj). La fondaĵo
"Esperanto Internacia" helpis al la kampanjo, per kromaj 200 eŭroj.
Nepre menciindas ankaŭ la malgrandaj sumoj, kiuj kune tamen signife
helpis.
Koran dankon al ĉiuj kiuj donacis! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1486