Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 349 (2013-03-27)
Marie LIEBY: Freŝbakita esperantlingva artistino

Post nur kelkaj monatoj da lernado, Marie LIEBY decidis kanti ankaŭ en Esperanto. Post deko da jaroj da muzikado kaj kantado en la PIERRE SPECKER BAND', famkonata ensemblo en Elzaso, ŝi decidis sin prezenti soloe. Jam dum la internaciaj poeziaj vesperoj en la universtitato de Mulhouse, Marie kutimis agrabligi la interpoemajn paŭzojn per ludado per plej diversaj instrumentoj. Krome, sin akompanante per gitaro, ŝi kantis en diversaj lingvoj. Inter ili Esperanto!

Ŝia unua pli ol unuhora spektaklo ravis la partoprenantojn en la printempa staĝo de ESPERANTO FRANCE-EST en Benoîte-Vaŭ, apud VERDUN, komence de Marto. Antaŭ la spektaklo ŝi plej zorge agordis la mem kunportitajn amplifkilojn kaj inter la ravaj kantoj Marie plej lerte muzikis per diversaj kornemuzoj kaj flutoj.

Tondra aplaŭdado kaj biso estis la danko de la spektantoj, kiuj ege aprezis la belegan voĉon, la klaregan prononcadon kaj do la facilan kompreneblon de la kanzonoj. Ni ne dubas, ke ne mankos dungoj en plej diversaj Esperanto-aranĝoj tra Eŭropo.

Kontakto: marie.lieby ĉe hotmail.fr

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026