La prelego “125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun”, kiun prof. Humphrey
Tonkin faris en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an
de novembro, estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma
Tago estis la lasta oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la
125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel
Tonkin atentigis komence de sia prelego, ankaŭ la domo de la Centra
Oficejo havis sian 125-an datrevenon en 2012. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj
de UEA. N-ro 486, 2012-12-26) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=486#2