Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 349 (2013-03-27)
Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al la Itala Kongreso de Esperanto?

Multaj el vi jam konas la etoson de nia kongreso plenplena je seminarioj, prelegoj, kursoj, ekskursoj. Nia kongreso estos ferio en belega loko apud la maro kaj la montaro kun ebleco resti en la kongresejo por la programo kaj bani en la naĝejo aŭ ĉe la maro. La suno kaj la maro estas senpagaj ĉeestantoj en tiu periodo en tiu parto de Italio, la tiel nomata "lazura marbordo" inter Ĝenovo kaj Francio. Vi devas nur kunporti vian naĝkostumon.

En Castellaro apud San Remo de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 por la 80-a Itala Esperanto-Kongreso.

Humphrey Tonkin kaj Paul Gubbins kaj multaj aliaj prelegantoj kaj instruistoj venos ĝuste por vi.

Vi rajtas, kiel en ĉiuj kongresoj leviĝi matene kaj sekvi la programon dum la tago. Sed vi ankaŭ rajtas dormi dum la tago kaj sekvi la programon dum la nokto. Nokte vi unuavice rajtas festi kun ni. Junuloj laŭ aĝo kaj koro rajtos partopreni la noktan programon: ni kune ludos, malkovros la trinkomanĝajn kulturojn internacie kaj loke, ni spertos la belecon de la lazura marbordo inter Italujo kaj Francujo dum la someraj noktoj... kaj kunumos por iom da sana diboĉado internacia je la nomo de la zamenhofa interna ideo.

Por la tuta programo, aliĝilo, loĝado, ktp. vidu ĉe: http://kongreso.esperanto.it/80/

Ankorau kelkaj eblecoj estas loĝi en malmultekosta loĝejo; kaj en la luksa, sed ankaŭ malmultekosta kongresejo la ĉambroj estos por ĉiuj.

Kontaktu tuj: Laura Brazzabeni, laura.brazzabeni ĉe alice.it

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026