Kun plezuro mi invitas vin al la ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE. Mi
rezervis por ni lokojn en la ejo en Baasem-Dahlem, meze de la
Eifel-regiono, ĉ. unu trajnhoron sudokcidente de Kolonjo, tre proksime de
Belgio kaj Luksemburgio, kie ni kunvenis por la unua kaj dua PRINTEMPE
(2010 kaj 2011). Jen la retejo http://www.esperantoland.org/printempe
kie eblas ankaŭ aliĝi.
Por tio mi elektis la tempon de pasko mem kaj de la posta semajno, do
sabato, 30-a de marto, ĝis sabato, 6-a de aprilo 2013.
Ni povus komenci ankaŭ jam vendrede aŭ longigi fine... Dependas de vi
kaj de viaj deziroj.
EsperantoLand, Internaciaj ferioj, http://www.esperantoland.org