La tradicia somera Esperanto-renkontiĝo en la centro / mezo / koro (laŭ
via plaĉo) de Germanujo ĉi-jare okazos jam la 23-an fojon. Komence en
tendoj ĉe la bordo de la Lahn-rivero ĝi jam antaŭ multaj jaroj
translokiĝis al la Naturamika kabano, kie ni pasigas semajnon en bona
Esperanta etoso, foje ekskursante al la urbo, arbaro ktp. laŭplaĉe kaj
kompreneble laŭ la vetero. Pliajn detalojn vi trovas en la reto:
http://www.esperanto.de/KISO -
pdf-dosiero presebla (aŭ se vi preferas: printebla) kiel papera informilo
(4 paĝoj A5 sur du faldeblaj A4-paĝoj), kiun vi bv. pludonu en via
Esperanto-amikaro, troviĝas rete rekte
http://home.foni.net/~gunter/materialoj/KISO 2013 unua
informilo.pdf. Ĉiukaze fartu bone kaj ĝis iam ie en Esperantujo.