Por la Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ (FRINGOJ), kiu okazos en la Eo
Kulturdomo kastelo Grezijono de la 4a ĝis la 11a de majo 2013.
*Ni serĉas tri junajn esperantist(in)ojn, prefere ne-franc-parolantojn.*
- unu personon por helpi al nia kuiristo Bertrand plus iom da purigado
- du personojn kun diplomo / sperto por gvidi ludojn kaj aktivaĵojn por
infanoj / junuloj (8 - 17 jaraĝaj).
*Tiuj personoj ne pagos sian restadon kaj ricevos salajron.*
Interesatoj bonvolu URĜE sendi dung-ret-leteron al mi, klarigante pri si,
pri siaj spertoj kaj eventualaj aktivaĵ-proponoj.
Ne hezitu demandi pri detaloj al Elizabet Barbay eliz.barbay ĉe wanadoo.fr