Ĉi-jare Oranĝa Renkontiĝo (ORo) okazos dum du semajnfinoj. La unua
semajnfino (6-8an de septembro) estas la Urba Luda ORo, la dua (13-15an de
septembro) estas Kabana Karesa ORo. Oni povas ĉeesti ambaŭ aŭ elekti la
laŭ si plej taŭgan. Inter la du okazos spontaneprograma interkongreso.
Ĝi estas senkotiza kaj memzorga.
Pli da detaloj sube kaj en la retejo: http://www.seju.org/or2013 kie vi
ankaŭ aliĝos. Tie ni ankaŭ anoncos pli da detaloj pri programo k.t.p.
Bonvolu, se vi planas veni, kaj jam scias kiun semajnfinon vi preferas
(aŭ ambaŭ kaj la interkongreson!), skribu tion por ke ni sciu kiom da
homoj ni atendu. Rigardu ankaŭ: https://www.facebook.com/events/607583009256372/