Ni tre ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la Partoprenu IJK-n
konkurso. Venis entute 11 kandidatiĝoj kaj la estraro de TEJO havis la
komplikan taskon elekti la ses premiitojn.
Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj
kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen
bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin
Schaffer kiu kontribuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto
Internacia“ kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al
sudamerikanoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1485