TRE-EGE n-ro 7 okazos en urbokvartalo de Gladbeck, kiu estis loĝkvartalo
de la ministoj, kiuj iam ĝis la 1960-aj jaroj laboris en la apudaj
karbominejoj. El ĉi tiu epoko de relativa bonstato de la laboristoj restas
ministaj loĝdomaroj, ŝutmontoj priplantitaj, sur kiuj oni povas promeni.
La renkontiĝo komenciĝos per komuna "pikniko" en la paroĥa domo apud
la preĝejo, kie mi ludas orgenon. Tiun ĉi mi prezentos al vi kun ĝiaj
teknikaĵoj kaj ludos sur ĝi. La programo estos tutcerte ne plenŝtopita,
por ke ni havu sufiĉe da tempo por konversacioj. Vi ricevos ĝin kune kun
vojpriskribo unu semajnon antaŭ la 4-a de majo. Pliaj informoj ĉe Ludger
Schmeink (ludger-schmeink
ĉe t-online.de)