Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 347 (2013-03-20)
Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013

1a de julio:

Rendevuo ĉe la bus-haltejo de la montpasejo de la Schlucht (col de la Schlucht) kiu situas antaŭ la hotelo "le Tétras" je la 10a matene. La loko atingeblas buse de Munster por tiuj kiuj venas el oriento kaj de Remiremont por tiuj kiuj venas el okcidento. Ambaŭ urbetoj atingeblas trajne.

2a ĝis 4a de julio:

Dumtagaj migradoj kun vespera reveno al la hotelo

5a de julio

Alveno en « Col de la Schlucht » kaj repreno de la valizoj je la 16a posttagmeze. Disiĝo inter la 17a kaj 18a laŭ bus-horaroj okcidenten kaj orienten.

Tranoktejo:

Rifuĝejo de Sotré kies ligilo al retejo jenas: http://www.refugedusotre.com/ La dormejoj estas 5 aŭ 6-litaj ĉambroj kun duŝejo kaj necesejo.

Por pliaj detajloj kaj aliĝilo bv. kontaki Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026