Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 347 (2013-03-20)
Mojosa renkontiĝo en Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013

Aperis ĵusbakita nova esperanto-grupo en Oliva (sude de Valencio), temas pri junuloj ege entuziasmaj kiuj eĉ decidis aranĝi renkontiĝon. Ili anoncas revolucion en la movado. Estas por mi plezuro, do, diskonigi ilian eventon kiun mi taksas nepre partopreninda.
La renkontiĝo okazos la 21an, 22an kaj 23an de junio, en Oliva, 80 kilometrojn sude de Valencio.
Spektu la videon kiun ili pretigis, kaj trovu ĉiun necesan informon kaj aliĝilon en tiu retejo: http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/
Se vi deziras plian informon, bv. kontakti rekte ilin: Oliva Esperanto-Klub' <esperanto_oliva ĉe hotmail.com >

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026