Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 346 (2013-03-09)
Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia invitas: Printempe de 2013, ni kune rakontu “Amon”!

Kiel vi scias, en la mondo ekzistas pli ol 6 000 lingvoj. Tamen laŭ prognozo, en la venontaj 200 jaroj malaperos 80% ĝis 90% de la lingvoj, nome malaperas unu lingvo en po du semajnoj. Por akceli plurigon de lingvoj kaj kulturoj, UNESKO difinis la 21-an de februaro ĉiujare Internacia Tago de la Denaska lingvo. Kaj Esperanto ĝuste iniciatas la plurigon de lingvoj kaj kulturoj, ĉu ne?

Sekve de tio, ĉi-jare Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia invitas vin, esperantistoj, agi kaj protekti propran denaskan lingvon.

Temo de nia aktiveco: Printempe de 2013, ni kune rakontu “Amon”!

Metodo por la partopreno:

Bonvole diru al ni la ortografion kaj prononcon de “Amo” en via lingvo, sendu al la adreso: xuyunying ĉe cri.com.cn artikolon pri la historio de “Amo” en via lingvo, aŭ fotojn, kantojn, aŭdojn aŭ videojn pri rakontoj de “Amo” ĉe vi.

Premio:

Se viaj artikolo, fotoj, aŭdo aŭ video estos publikigitaj sur nia retejoj: http://esperanto.cri.cn kaj en poŝtelefona retpaĝaro, kaj uzitaj en nia radio-disaŭdigo, vi ricevos ĉinan tradician pentraĵon.

Kontaktantoj

Zhang Ping: (+86)010-68891795, perfektgoja ĉe 163.com

Xu Yunying: (+86)010-68892450, xuyunying ĉe cri.com.cn

La limdato estas la 30-a de aprilo, 2013.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026