Kiel vi scias, en la mondo ekzistas pli ol 6 000 lingvoj. Tamen laŭ
prognozo, en la venontaj 200 jaroj malaperos 80% ĝis 90% de la lingvoj,
nome malaperas unu lingvo en po du semajnoj. Por akceli plurigon de lingvoj
kaj kulturoj, UNESKO difinis la 21-an de februaro ĉiujare Internacia Tago
de la Denaska lingvo. Kaj Esperanto ĝuste iniciatas la plurigon de lingvoj
kaj kulturoj, ĉu ne?
Sekve de tio, ĉi-jare Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia
invitas vin, esperantistoj, agi kaj protekti propran denaskan lingvon.
Temo de nia aktiveco: Printempe de 2013, ni kune rakontu “Amon”!
Metodo por la partopreno:
Bonvole diru al ni la ortografion kaj prononcon de “Amo” en via
lingvo, sendu al la adreso: xuyunying ĉe cri.com.cn artikolon
pri la historio de “Amo” en via lingvo, aŭ fotojn, kantojn, aŭdojn
aŭ videojn pri rakontoj de “Amo” ĉe vi.
Premio:
Se viaj artikolo, fotoj, aŭdo aŭ video estos publikigitaj sur nia
retejoj: http://esperanto.cri.cn
kaj en poŝtelefona retpaĝaro, kaj uzitaj en nia radio-disaŭdigo, vi
ricevos ĉinan tradician pentraĵon.
Kontaktantoj
Zhang Ping: (+86)010-68891795, perfektgoja ĉe 163.com
Xu Yunying: (+86)010-68892450, xuyunying
ĉe cri.com.cn
La limdato estas la 30-a de aprilo, 2013.