Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 346 (2013-03-09)
Mallonga filmo el Ukrainio gajnis la konkurson en Berlino

Germana Esperanto-Asocio organizis mallong-film-konkurson por celebri la 125-an datrevenon de Esperanto. La premiada ceremonio okazis la 9-an de februaro 2013 en Berlino. La plej bonaj filmoj estas nun videbla ĉe YouTube.

La plej alte dotitan premion (1000 eŭroj) ricevis la filmo "Pasporta Servo" de la ukraino Oleg Zabolotnyi. Premioj po 500 eŭroj venis al la germano Daniel Voss kaj la slovakino Eva Fitzelová.

La tasko ĉe la konkurso de Germana Esperanto-Asocio estis prezenti mallongan filmon ĝis kvin minutoj, kiu rilatas iel al Esperanto. La rezulto estas tutmonda ĉielfajro de kreemaj filmoj de kvar kontinentoj, montrante la diversecon de la Esperanto-kulturo. De amuza filmo de brazila bohemo ĝis la verko de rusa filmisto, kiu montras la persekutadon de esperantistoj sub Stalin je la ekzemplo de lia propra avo. Unu filmo de Kongolando montras kiel senpage vojaĝi al Islando danke al aŭstralia Esperanto-amiko. Alia filmo el Ĉinio montras emeritan instruiston kiu restas juna kiel infano pere de Esperanto.

La plej bonaj filmoj estas rigardeblaj ĉe http://www.youtube.com/user/filmkonkurso.

- laŭ komuniko de Rainer Kurz, GEA -

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026