Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 346 (2013-03-09)
lernu.net bezonas volontulajn tradukistojn por helpi al lernu

Kiel vi eble jam scias, http://lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo: kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso. Pro tio nun kiel neniam antaŭe lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj tradukisto ĉe lernu!: el preskaŭ tricent tradukistoj, nur ĉirkaŭ trideko fakte estas aktivaj. Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php. Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni ne havos sufiĉe da tradukantoj por via lingvo, via lingvo povus malaperi de lernu!.

Se vi volas pli da informoj, kontaktu teamo ĉe lernu.net. Detala gramatiko de Esperanto nun estas tradukata nacilingven, kaj baldaŭ estos tradukeblaj tekstoj por la nova kurso. Kunlaboru kun ni por pretigi la novan lernu! por lanĉo!

Via Teamo de lernu!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026