Ĉi jare jam la 24-an fojon inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto atendas vin la
hungaraj junuloj! IJS estas la vorto por unu semajno de bonfarto, afabla
gastigado, buntaj programeroj kaj bona vetero en belega Hungario! En la
urbo Tiszafüred, kampadejo Morotva gastigos la Esperanto-parolantojn de la
tuta mondo.
Tiszafüred estas la ĉefurbo de la lago Tisza. Krom la lago mem, trezoroj
de la urbo estas la termalakvo kaj la tradiciaj popolartaj domoj, kie oni
ankoraŭ aktive faras ceramikajn potojn. Proksime al la naturo, la regiono
estas perfekta por ekskursoj, sportumado kaj malstreĉiĝo. Ni elkore
invitas vin partopreni tiun unikan semajnon! Legu pli: http://www.ijs.hu/eo