Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj estos la
temo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (20-27 julio
2013) laŭ la decido de la Estraro de UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de
UEA, N-ro 482, 2012-11-28) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=482
La Estraro de UEA elektis d-ron Orlando Raola kiel la reĝisoron de la
kongresa temo. Li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la 75-a UK
en Havano en 1990 kaj estas nun prezidanto de la usona landa asocio de UEA.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 489, 2013-02-14) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=489#2