Difinu vian identecon! Interkultura Ateliero en Hungario meze de julio, Pécs, Hungario,15a ĝis 21a de julio 2013
Kio: internacia, "person(ec)ocentra" renkontiĝo, kiu baziĝas sur la
humanista aliro/ideoj de Carl Rogers. Dum la jam tradicia renkontiĝo la
partoprenantoj serĉos respondon al la demando "Kiuj ni - studentoj,
gepatroj, gefiloj, instruistoj, kuracistoj, ktp. - estas hodiaŭ, en la
XXIa jarcento?" La personeco-evolu(ig)on certigas la laborado en etaj
grupoj, la sincera komunikado kaj la libera, sekura etoso, kiu helpas preni
la riskon de sinmalkovro. Legu pli:
http://tejo.org/eo/ateliero-identeco