Ni ĝojas komuniki al vi, ke estis kalkulitaj la poentoj, kiujn ricevis dum
la voĉdonado kadre de dua etapo de la konkurso la recenzoj, kiuj gajnis en
la unua etapo. Krome la honoran mencion de la organizantoj ricevas Klara
Ilutoviĉ pro la recenzo "Pri “Esperanto kaj Vivo” de V.V. Samodaj".
Do, jen estas la gajnintoj:
La 1-a loko (16 voĉoj) estas aljuĝita al Vladimir Opletajev pro la
recenzo "Ne nur lecionoj". Li ricevos de la eldonejo Impeto 100 eŭrojn,
diplomon kaj libropremion. Legu pli: http://trovu.com/plumo/