Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 343 (2013-02-17)
Fariĝu stelulo: estu voĉo en la filmeto por Lernu!

Kiel eble vi jam scias, post iom da tempo lanĉiĝos Nova Lernu, kun nova kurso kaj servoj! Samtempe kun la plibonigoj al la retejo, ni ankaŭ volas ke Lernu.net havu pli da uzantoj ĉie en la mondo, kaj por tio ni faros reklam-kampanjon. Ni uzos la bonegan reklamfilmeton por Lernu fare de unu el Lernu-uzantoj, tre talenta Daniel Voss el Germanio, kiun li kreis en la germana lingvo okaze de la registriĝo de 100-mila uzanto. Vidu ĝin ĉe http://youtu.be/1j1hJO7SsOo (traduko estas sube).

Jam estas germana, angla, hebrea, itala, sveda, portugala, ĉeĥa kaj eĉ kurda versioj! Sed el la grandaj lingvoj mankas hispana, rusa, litova, ĉina, franca, hungara kaj pola (aliaj lingvoj ankaŭ bonvenas!). Por partopreni, skribu al Daniel (sciuro (ĉe) online.de) – indiku en la titolo de la mesaĝo, kiun lingvon kaj kiun voĉon vi ŝatus fari (por ĉiu lingvo estas kvar voĉoj, du viraj: unu pli juneca, unu pli maljuneca - farata de viro pli ol 60-jaraĝa), unu virina kaj unu infana (6-10-jaraĝa, en la originala filmeto estas knabino, sed povas esti ankaŭ juna knabo). Vi povas fari tion en via loka grupo -- jen bona projekto por via sekva renkontiĝo! La formato de voĉ-dosiero estu prefere MP3.

Jen traduko de la filmeto:

Virino: "Mi estas iom timida kaj ĉiam faris tion sola hejme."

Viro: "Mi ĉiam kredis, ke mi estas la ununura kiu faras tion."

Knabino: "Mi ne sciis, ke tio estas ankaŭ por infanoj."

Maljunulo: "Io tia ne ekzistis en la pasinteco."

Viro aŭ virino: "lernu.net - ĉi-tie la tuta mondo lernas Esperanton. Dividu tiun videon kun viaj amikoj kaj invitu ilin al Lernu!"

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026