Antaŭ ĝuste unu jaro TEJO trovis sin en sufiĉe komplika situacio. En
Japanio – la lando elektita por IJK 2012 – pro diversaj komplikaĵoj,
ne plu eblis okazigi la Kongreson. Estis urĝe konsiderataj diversaj aliaj
eblecoj, kaj regis necerteco, kiam surprize kaj kuraĝe venis propono el
Vjetnamio: “ni pretas aranĝi la IJK-n”. Kvankam la gejunuloj tie jam
estis plene envolvitaj en organizadon de la UK, malgrandeta grupo
splitiĝis kaj transprenis sur sin la grandiozan taskon. Atentu! Restis
malpli ol 2 semajnoj por la kampanjo! Legu pli:
http://tejo.org/eo/node/1480