La 8-an de decembro estis datreveno de la oficialaj rilatoj inter UEA kaj
Unesko. En tiu ĉi tago de 1954 la Plenumkomitato de Unesko donis al UEA
statuson, kiu tiam nomiĝis "konsultaj rilatoj". Du tagojn poste, la
10-an de decembro 1954, la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis la faman
rezolucion pri Esperanto, kiun nun kutime oni nomas "La venko de Lapenna
en Montevideo".
Pli detala prezento estas legebla en la FB-paĝo de Ret-Info ĉe http://www.facebook.com/Ret.Info