Simile al la pasinta jaro, dum la Kongreso de Esperanto en Italio denove
okazos intensa instruista trejnado, kun la gvido de Katalin Kovats. La
40-hora programo konsistos el teoria kaj praktika partoj, kadre de kiuj la
partoprenantoj ekkonos - inter aliaj - modernajn alirojn al la
lingvoinstruado, ellaboros utilajn planojn kaj programojn por sia laboro
kaj spertos kelkajn konkretajn instrumetodojn, inter ili sugestopedion kun
Sylvain Lelarge kadre de mallonga, modelita kurso pri la franca lingvo.
Legu pli:
http://www.tejo.org/eo/node/1477