5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/ UEA kunvenis en
Kotonuo, Benino, Adjé Adjévi el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika
Komisiono (AK) de UEA, Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de Scio Sen
Bariloj (SSB) kaj Mirejo Grosjean, membro de SSB. Plie partoprenis Latifou
Gbadamassi el Lokossa, Benino, prezidanto de Asocio de Beninaj
Esperantistoj (AbeE).
Demando:
Kial ne okazigi tutafrikan kongreson? Tia evento endas, nepras, eblas.
SSB pretas organizi tian kongreson en kunlaboro kun Afrika Komisiono (AK)
de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).
Datoj: de la 29a de decembro 2013 ghis la 4a de januaro 2014
Loko : Kotonuo, Benino
Partnerado
Pro la fakto, ke malmulte da afrikanoj povos mem pagi flugon aŭ
busveturadon al Kotonuo, SSB lanĉas jenan strategion:
Unu LA el la “nordo” (inkluzive Aŭstralion kaj Novzelandon) subtenas
finance la vojaĝon kaj restadon de unu aŭ pluraj membroj de unu LA en
Afriko. Se eblas, tiu norda LA sendas minimume unu membron por ebligi
konatiĝon.
Pri Kotonuo: bv legi http://mirejo3.blogspot.com en novembro 2012.