Eble kelkaj el vi jam legis pri la laboro de Jacob Nordfalk, dank' al
kiu nun elekteblas Esperanto-klavaro tute nature el la sistemaj klavaroj
ĉe android ekde versio 4.2. (https://plus.google.com/114820443085046080944/posts/caqgknUCk5b)
Tio estas tre grava atingo por la disvastigo kaj uzo de Esperanto. Nun
ĉiu, kiu elektas klavaron en tia android-sistemo, vidos Esperanton tuj
apud la angla (bildojn pri tio vi povas vidi ĉitie: http://www.ipernity.com/blog/feliĉ/430835)
Por ebligi al Jacob daŭrigi tiun laboron, mi kreis promeson kontribui
1.99 eŭrojn al aĉeto de nexus7 por Jacob Nordfalk, (http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob)
kiu programis la sistemklavaron Esperantan por android por ke li povu plu
fari tion, sed nur se 100 aliaj personoj promesas fari same. Pliaj detaloj
pri la agado legeblas en la tiucela retejo: http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob