Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn
de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro,
perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde
1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Aliĝu ĉe Litova
Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi
telefakse +370-37-228616 aŭ rete al
litova.ea ĉe mail.lt. Pliaj informoj
baldaŭ:
http://www.esperanto.lt