Kion vi scias pri nia originala literaturo? Ĉu vi kapablus promocii nian
originalan literaturon al la nesciantoj?
De la 15-a ĝis la 17-a de Marto ESPERANTO- France-est organizas sian
tradician printempan staĝon apud VERDUN, en Centre d'Accueil de
BENOÎTE VAŬ.
Spertaj esperantistoj havos la eblecon malkovri tie nian originalan
literaturon prezentotan de Anne JAUSIONS. La libroservo proponos kiel
kutime sian 480 titolan oferton.
Krome proponatas kurso por komencantoj kaj paroligado por eklernintoj.
Kromas turismado tra la historiaj memorlokoj de VERDUN kun gvido de
profesia esperantlingva ĉiĉeronino. Dum la sabatvespera spektaklo vi
malkovros Marie LIEBY, freŝbakitan esperantlingvan artistinon, kiu kantos
kaj muzikos per diversaj instrumentoj. Aliĝilo trovebla ĉe: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/