Multaj landoj kaj kulturoj ĵus festis la jarŝanĝon al la jaro 2012.
Esperanto Internacia, la juna internacia organizaĵo por
Esperanto-informado kaj –instruado deziras al vi ĉiuj “Feliĉan novan
jaron 2012!”.
Por Esperanto-parolantoj la jaro 2012 estas iu speciala jaro, jubilea
jaro. La unua libro pri Esperanto eldoniĝis je la 26-a de julio 2012. La
lingvo Esperanto en 2012 do fariĝos 125-jara.
Sendube Esperanto havis grandan sukceson! Hodiaŭ Esperanto estas plene
vivanta lingvo, parolata en pli ol 120 landoj kaj teritorioj. Supozeble
Esperanto troviĝas inter la 30 - 50 plej ofte uzitaj lingvoj por
internacia komunikado (do ne kalkulante la komunikadon inter homoj kun sama
patrina lingvo). Tiun sukceson atingis Esperanto nur pro libervola lernado,
sen militoj kaj sen granda financa helpo de ŝtatoj.
Plia disvastiĝo de Esperanto egalas al pliaj uzeblecoj, pliaj legantoj de
nia literaturo, pliaj aŭskultantoj de nia muziko. Preskaŭ ĉiu
Esperanto-parolanto devus interesiĝi pri Esperanto-informado por atingi,
ke pli da homoj en la mondo parolu kaj uzu Esperanton.
Ni petas vin laŭeble forte subteni la iniciatojn de Esperanto Internacia,
Universala Esperanto-Asocio, ILEI, aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj
individuoj informi en 2012 (kaj kompreneble poste) pri Esperanto.
Al vi kaj viaj familioj ni deziras bonan jaron 2012 kun multe da paco,
feliĉo kaj sano!
Esperanto Internacia
Martin Schäffer
Andreas Emmerich