Ĉar ĉiam, kaj speciale dum la kelkaj lastaj jaroj, la situacio en polaj
lernejoj estas plene favora al E-instruado, E-o estis enkondukita, en 2011,
interalie en du pliajn superajn lernejojn de Pollando:
1. Urbo: Biała Podlaska (en la centrorienta parto de la lando)
Nomo de la lernejo: Państwowa Szkoła Wyższa - Ŝtata Supera Lernejo
Instruisto: Dorota Mączka
E-o instruata ekde oktobro 2011
2. Urbo: Kraków
Nomo de la lernejo: Akademia Górniczo-Hutnicza (AGH) - fama teknologia
universitato.
Instruisto: Maria Majerczak
E-o instruata ekde 15 aprilo 2011 (sed ankaŭ iam en la 20-a jrc., far
prof. M. Sygnarski?)
Tiu novaĵo estu konkreta jarfina donaco por E-o.
Ĉion ĉarman, inkluzive de pli da E-studemo ;-), deziras al la E-medio
Maria Majerczak
La stato de E-instruado en Pollando, en 2009/10: http://esperanto-reto.org/ilei/
-> Agado de polaj E-instruistoj -> Statistiko