Post trisemajna necerteco pri loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso,
kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro
alprenis la decidon pri okazigo de IJK 2012 en Hanojo, Vjetnamio - samurbe
kiel la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en
2013 - ĝi okazos en Israelo. Legu pli:
http://tejo.org/eo/node/1414